Precipitado (kemio)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la ĥemia nocio precipitado. Por aliaj signifoj vidu la artikolon precipitado.

En kemio precipitado estas la kreo de solido. Kiam la reakcio okazas en likva solvaĵo, la solido formita estas la 'precipitaĵo'. La kemiaĵo kiu kaŭzas la reakcion estas la 'precipitanto'. Sen sufiĉa forto de gravito (sinkado) kunigi la partiklojn, la precipitaĵo restas kiel suspensiaĵo. Post sedimentiĝo, precipe uzante centrifugilon sinkigi ĝin en kompaktan amason, la precipitaĵon oni povas nomi 'buleto'. La likvaĵo restanta super la solido estas la 'superstaranta' solvaĵo.

Ofte la formado de precipitaĵo indikas la okazon de kemia reakcio. Se oni verŝas solvaĵon de arĝenta nitrato en solvaĵon de natria klorido, kemia reakcio okazas formante blankan precipitaĵon de arĝenta klorido. Kiam solvaĵo de kalia jodato reagas kun solvaĵo de plumba (II) nitrato, formiĝas flava precipitaĵo de plumba jodato.

Precipitado povas okazi se la koncentriĝo de solvitaĵo preterpasas ĝian solveblecon (ekzemple, miksante solvantojn aŭ ŝanĝante ilian temperaturon). Precipitado  povas okazi rapide el supersaturita solvaĵo.

En solidoj, precipitado okazas se la koncentriĝo de unu solido estas super la solvebleca limo en la gastiganta solido, ekzemple rapidhardado aŭ jonenplantado kaj la temperaturo estas sufiĉe alta por ke difuzo apartigu en precipitaĵojn. Precipitado en solidoj estas rutine uzata por sintezi nanoakumuliĝojn.[1]

Grava stadio de la precipita procezo estas la komenciĝo de nukleiĝo. La kreo de hipoteza solida partiklo inkluzivas la formadon de interfaco, kiu postulas ioman energion bazitan sur la relativa surfaca energio de la solido kaj la solvaĵo. Se ĉi tiu energio ne estas havebla kaj taŭga nukleiĝa surfaco ne estas havebla, supersaturiĝo okazas.

  1. (2007) “Formation, Dynamics, and Characterization of Nanostructures by Ion Beam Irradiation”, Critical Reviews in Solid State and Materials Sciences 32 (1), p. 1–50. doi:10.1080/10408430601187624. 

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne